Habsburgaj imperiestro-himnoj

Gott erhalte Franz den Kaiser
Dio savu Imperiestron Franz
“Gott erhalte Franz den Kaiser”
nacia himno
lando  Aŭstra imperio
kantoteksto Lorenz Leopold Haschka
muziko Joseph Haydn
ekde 1826
ĝis 1918
muzika ekzemplo
"Aŭstraj imperiestro-himnoj"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

La habsburgaj imperiestro-himnoj, ankaŭ nomitaj popolhimnoj, estis inter 1826 ĝis 1918 la oficialaj himnoj de la Aŭstra Imperio, kiu ekde 1867 ne plu inkluzivis la landojn de la hungara krono (Aŭstrio-Hungario). En la monarkio de la Habsburgoj ne ekzistis nacia aŭ landaj himnoj en la propra senco. Male la himnoj estis dediĉitaj al la pokaze reganta imperiestro. Pro tio la teksto ŝanĝiĝis post ĉiu ŝanĝo sur la trono, dum kiam restis la melodio komponita de Joseph Haydn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy